Tè, Amore e il Mondo
Evento organizzato dall’Ass.ne ESPERANTISTI “Giorgio Canuto” di Parma. In giro per il Mondo: come si prepara il Thè, le bandiere, le lingue, le espressioni culturali. Un caleidoscopio della stessa umanità, dalle espressioni più svariate. Dice P.R. Sarkar: “L’umanità è come un giardino fiorito, bella perché vi è sia la varietà che i più disparati colori”.
Il 10 febbraio 2024 ha fatto il suo debutto anche in Italia l’evento culturale internazionale “Il tè, l’amore e il mondo”, originariamente lanciato come mostra fotografica dalla dinamica Associazione Esperanto di Tianjin. L’Associazione Esperantista “Giorgio Canuto” di Parma ha organizzato, infatti, un’intera mattinata di scambi interculturali presso la locale Fondazione Saveriana, la cui elegante sede comprende anche il Museo di Arte Cinese ed Etnografico.
Con i video ricevuti dalla gentile Lin Lisha di Tianjin, abbiamo potuto mostrare al nostro pubblico la produzione e la degustazione del tè in Cina, Pakistan, Vietnam ed Europa dell’Est. Particolarmente bella è stata la presentazione di un evento di tè di lusso a Samarcanda, in Uzbekistan. Ma abbiamo aggiunto anche l’interessante progetto di Maximiliano Garcia e Wei Ningna per MA-GA Films, perché ora stanno lavorando a “Viaggio in Oriente”, un videocorso per conoscere il mondo del tè cinese attraverso l’esperanto e imparare meglio la lingua stesso in uno specifico contesto pratico. Era importante mostrare al nostro pubblico, numeroso dalle nove del mattino fino alle due del pomeriggio, che l’esperanto può servire anche a scopi concreti.
Grande interesse hanno suscitato anche i documentari di giovani registe cinesi sulla nazionalità Hani dello Yunnan. Per vivere più profondamente l’atmosfera del paesaggio sonoro “Chorus Hani” (2023) di Zheng Nanxi, ho chiesto agli spettatori di chiudere gli occhi, cosa che hanno fatto obbedientemente. Nella loro mente hanno così preso forma le note del canto rituale della semina del riso nelle risaie terrazzate della nazionalità Hani. Ma allo stesso tempo cresceva la curiosità del pubblico di vedere come vivono realmente queste persone. Lo ha dimostrato il successivo film documentario, “Giorno e notte a Puchun” (2013) di Tang Jingchuan, che li ha accompagnati all’interno del villaggio di Hani, mostrandone la vita quotidiana con i problemi reali e le speranze della gente.
Franco Bressanin e Tarcisio Bonotto dell’Istituto di Ricerca PROUT ci hanno portato dalla Cina all’India, dove hanno presentato, tra le altre cose, pratiche di meditazione utilizzate anche nelle scuole e l’importanza dell’educazione per il perseguimento di una società economicamente giusta.
Caterina Parca ha letto le sue ispirate poesie con traduzione in esperanto e Cristina Bollini ci ha parlato delle bandiere dei paesi produttori di tè, dalla bandiera della Turchia con la luna di Artemide al sole dell’Argentina.
Il colorito della presentazione ha colpito molto anche la direttrice del Museo Cinese, Chiara Allegri, che ha accolto con favore la donazione di libri sull’arte e la cultura cinese da parte di Chen Ming, presidente dell’Associazione Italia-Cina New Generation. Nel suo discorso di ringraziamento ha menzionato, tra l’altro, la somiglianza degli obiettivi del museo e dell’esperanto: favorire la conoscenza reciproca tra le culture, anche a livello della vita quotidiana, rimuovere le paure e favorire la convivenza pacifica, con particolare attenzione alle minoranze.
Teo, Amo kaj la Mondo en Parmo
Alessandra Madella Publikigita: 2024-02-23 09:46:17
La dekan de februaro 2024 la internacia kultura evento “Teo, Amo kaj la Mondo”, origine lanĉita kiel foto-ekspozicio fare de la dinamika Tianjin-a Esperanto-Asocio, debutis ankaŭ en Italio. La Esperanto-Asocio “Giorgio Canuto” de Parmo organizis, fakte, tutan matenon de interkulturaj interŝanĝoj en la loka Saveriana Fondaĵo, al kies eleganta konstruaĵo apartenas ankaŭ la Muzeo de Ĉina Arto kaj Etnografio. Per la videoj, kiujn ni ricevis de la afabla Lin Lisha de Tianjin, ni povis montri al nia publiko la produktadon kaj gustumadon de teo en Ĉinio, Pakistano, Vjetnamio kaj Orienta Eŭropo. Aparte belis la prezentado de luksa teo-evento en Samarkando, Uzbekio. Sed ni aldonis ankaŭ la interesan projekton de Maximiliano Garcia kaj Wei Ningna por MA-GA Filmoj, ĉar ili estas nun laborantaj pri “Vojaĝo al la Oriento”, video-kurso por lerni pri la mondo de ĉina teo pere de Esperanto kaj pli bone lerni la lingvon mem en specifa praktika kunteksto. Gravis tiel montri al nia publiko, fidele multnombra de la naŭa matene ĝis la dua posttagmeze, ke Esperanto povas ankaŭ utili al konkretaj celoj.
Grandan intereson vekis ankaŭ la dokumentaj filmoj de junaj ĉinaj reĝisorinoj pri la Yunnan-a nacieco Hani. Por pli profunde sperti la etoson de la son-pejzaĝo “Koruso Hani” (2023) de Zheng Nanxi, mi petis la spektantojn fermi siajn okulojn—kion ili obeeme faris. En iliaj mensoj tiel prenis formon la notoj de la rita kanto de riz-plantado en la teras-rizejoj de la Hani-nacieco. Sed samtempe kreskis la scivolemo de la publiko vidi kiel tiuj homoj vere vivas. Tion montris al ili lasekva dokumenta filmo, “Tago kaj Nokto en Puchun” (2013) de Tang Jingchuan, kiu akompanis ilin enen de vilaĝo Hani, montrante ĝian ĉiutagan vivon kun la veraj problemoj kaj esperoj de la homoj.
Franco Bressanin kaj Tarcisio Bonotto de Esplora Instituto PROUT portis nin de Ĉinio al Barato, pri kiu ili interalie prezentis praktikojn de meditado uzatajn ankaŭ en lernejoj kaj la gravecon de edukado en la strebo por ekonomie justa socio. Caterina Parca legis siajn inspiritajn poemojn kun Esperanta traduko kaj Cristina Bollini parolis al ni pri la flagoj de la landoj produktantaj teon, de la flago de Turkio kun la luno de Artemiso al la suno de Argentino. La bunteco de la prezento ankaŭ multe impresis la direktorinon de la Ĉina Muzeo, Chiara Allegri, kiu bonvenigis la donacon de libroj pri ĉina arto kaj kulturo fare de Chen Ming, prezidanto de Asocio Nova Generacio Italio-Ĉinio. En siaj dank-paroloj ŝi interalie menciis la similecon de la celoj de la muzeo kaj Esperanto kreskigi la reciprokan konon inter kulturoj, inkluzive je la nivelo de ĉiutaga vivo, por forigi timojn kaj favori pacan kunvivadon, kun aparta atento pri malplimultoj.
En apuda saloneto ni povis sperti tian interkulturan mergiĝon per gustumado de teoj kaj dolĉaĵoj. La tabloj, mirinde aranĝitaj de Patrizia Rivaldi, portis nin de Barato, Ĉinio kaj Japanio al Italio, Kenjo kaj Senegalo. Plaĉis al la partoprenantoj la maniero, en kiu ŝi ne nur respondis al iliaj demandoj, sed ankaŭ pretigis tre detalan folion kun klarigoj por la preparado de ĉiu infuzado kaj la listo de ĉiuj ingrediencoj. La gastoj povis elekti inter du specoj de nigra teo, du specoj de verda teo, blanka teo, krisantema teo, treege bongusta jasmena teo kaj Pu’er-a teo rekte el Yunnan. Adornis la saloneton ne nur libere preneblaj ekzempleroj de la revuoj de ILEI (INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO kaj JUNA AMIKO), sed ankaŭ bonaŭguraj ruĝaj papertondaĵoj kun la simbolo de la drako, ĉar temis ja pri la unua tago de la nova jaro laŭ la ĉina kalendaro!
La intensa mateno finiĝis per unu-hora leciono de afrika danco fare de la senegala majstro Moussa Lo de Asocio Afrodanzalo, kiu instruis per granda pedagogia entuziasmo. Li konvinke montris kiel per grupa dancado oni komprenas multe pri la vivo ĝenerale kaj kapablas pli multe fidi je la aliaj, lernante kiel respekti iliajn movojn kaj bezonojn. Certe la danco estis bona praktiko por la venonta Universala Kongreso de UEA en Tanzanio. Ĝi altiris junulojn, kiuj demandis, ĉu estas lecionoj de Esperanto por komencantoj en Parmo. Krome, la bona rilato kun la Ĉina Muzeo espereble malfermos la eblon prezenti tie ekspozicion pri Esperanto en Azio, eble kunlabore kun la Esperanta-Muzeo de Zaozhuang-Universitato. La videoj de la evento, kiu ricevis la financan subtenon de Itala Esperanto-Federacio, estas spekteblaj en la Jutuba kanalo “Esperanto + Edukado ILEI”.